Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 303 (2012-03-04)
[esperantic.org] Lernu kreskas en Ĉinio – ESF financas esplorviziton

Nun la dua plej granda ekonomio en la mondo post Usono, Ĉinio fariĝas ankaŭ “superpotenco” inter la uzantoj de http://lernu.net, la reta Esperanto-lernejo. Ĉinio havas ne nur la nun plej rapide kreskantan aron da registritaj Lernu-uzantoj, sed ankaŭ unu el la plej grandaj procentaĵoj da novaj vizitoj al http://lernu.net. Por lerni kiel pli bone kultivi ĉi tiun fekundan kampon, kelkaj ŝlosilaj aktivuloj de E@I kaj la Lernu-teamo vojaĝis tra Ĉinio dum preskaŭ la tuta monato februaro (1-a ĝis 24-a).

Celante pli bone kompreni la ĉinajn kulturon kaj vivon kaj ankaŭ starigi pli da kontaktoj kun aktivaj ĉinaj esperantistoj, E@I kaj Lernu-aktivuloj Peter Baláž, Indrė Pileckytė, Jevgenij kaj Neringa Gaus vizitis plurajn urbojn de Ĉinio (Pekino, Haikou [insulo Hainan], Honkongo, Ŝanhajo, Nanjing), renkontiĝante kun lokaj esperantistoj en ĉiu urbo. La vojaĝon subvenciis ESF kadre de la ĉi-jara rekonstruo kaj ampleksigo de Lernu, por kiu utilos la novaj scioj kaj kontaktoj.

Aldone, pro la sukceso de SES (Somera Esperanto-Studado) en Eŭropo, la teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Post la vojaĝo la teamo raportos pli detale al ESF pri siaj spertoj kaj atingoj.

Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo ! Ĝis nun oni kolektis preskaŭ 9000 eŭrojn – aldonu ankaŭ vian nomon al la listo!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026